Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

El malproksimo

Eta domo ĉe Danubo granda,
tiel kara al mi, dismigranta!
La palpebrojn al mi larmoj lavas,
se ĝi al mi en memoron trafas.

Kial do mi lasis for ĉi domon?
Nu, deziro gvidas ja la homon.
Falkflugilojn havis la deziro,
ĝi min logis post si por foriro.

Ĉe l' adiaŭkisoj de l' patrino
de turmentoj brulis ŝia sino,
kaj la flamon de la turmentbruloj
ne estingis pluvo de l' okuloj.

Kiel ŝi min treme ĉirkaŭprenis,
kiel ŝi min kun peteg' retenis.
Ho, se tiam mi la mondon konus,
la petegoj vane ne forsonus.

Ĉe l' aŭrora stelo de l' espero
la futuro ŝajnas fea tero,
nur se la tumulton ni enpaŝas,
la erar' funebra sin malkaŝas.

Kial diri, ke la brilo pompa
de l' espero estis logo trompa,
ke de kiam vagas mi tra l' lando,
nur sur dornoj paŝas mia plando!

Iuj iras mian hejmvilaĝon.
Kian sendi al patrin' mesaĝon?
Samhejmanoj, ŝin vizitu, kiam
via vojo tuŝos domon nian.

Diru al ŝi, ke ŝi ĉesu larmi,
ĉar favoras la fortuno al mi.
Se ŝi scius pri l' mizer' de l' filo,
ŝian koron fendus maltrankvilo.